Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Eŭropo mutas...

Eŭropo mutas, ree mutas:
revolucioj malaperis.
Honto! ĝi kvietiĝis kaj la
liberon por si ne konkeris.

Jen, la hungaron sola, sola
lasis popoloj de malbravo:
sur ĉiuj manoj ĉeno, sole
en la hungaraj brilas glavo.

Ĉu do ni devas malesperi,
timiĝi, droni en deprimon?
Ne, ho patrujo: ĝuste tio
relevu al vi la animon!

Jes, nin animu, ke ni estas
nun en la mond' la lasta meĉo
brulanta, dum l' aliaj dormas
en nokto nigra kiel peĉo.

Se tra l' senlimo de la nokto
ne brilus nia lum' salute,
en la ĉielo oni kredus,
ke l' tero malaperis tute.

Rigardu nin, Liber', agnosku
en ni popolon vian veran:
l' aliaj eĉ ne riskas larmojn,
kaj sangon donas ni oferan!

Ĉu, ke vi benu nin merite,
necesas do pli da postuloj?
En temp' de malfidel' ni restis
la lastaj, solaj fideluloj.